понедельник, 2 мая 2011 г.

Pepelaco

Dum suna vetero mi nekutime agrablis leki velure-rustaj tegmentoj per okuloj kaj promenigxi tra betonaj labirintoj.

y_ecefb0f6

Ne cxiutage ni biciklas sur tegmentoj. Ne cxiutage ni pentras dumetrajn "pepelacojn" (flugmasxino el filmo) sur forgesitaj fabrikoj, eltirante alpinistajn kordojn per sia pezo, kaj ignorante policon signalantan sube.

y_0c8a94b0

Pendado supre mortdangxera alto eblas esti komforta. Zorge tusxi per lipoj sxeklon, kiu tenas vin, kaj pensi pri kredinda asekurbulko.

y_6e38b63b

Gxojinde finfine deiri de fabriko, turnigxi kaj diri "Ku!!!"

y_acacc312

(Rodion Korjxov fotis)

вторник, 5 апреля 2011 г.

Bonvenon al Volgogrado!

Mi tre shatas mian urbon. Mi naskigxis cxi tie kaj vivis preskaux tutan mian vivon.

En tiu cxi blogo mi publikos fotojn kaj interesajxojn pri Volgogrado.

Volgogrado situas en centrala parto de Rusio, 1000 kilometroj sude de Moskvo. Tio cxi ne tro multas por Rusio.
Tie logxas preskaux unu miliono homoj.
Volgogrado - estas tre longa urbo - gxi okupas 85 kilometroj apud rivero Volga.
Oni povas diri ke Volgogrado estas nur unu longega strato ;)