четверг, 16 сентября 2010 г.

Tombejo de Sarpinskij insulo

Ni perdiĝis sur volgograda insulo Sarpinskij. Kaj ektrovis hororeta tamen bela tombejo:

вторник, 14 сентября 2010 г.

Dirkon, bravo! Via dua sperto ĝojegas min! Fotoj eĉ estas timigantaj iomete...

пятница, 10 сентября 2010 г.

Pingltruo (pinhole) - papera fotilo

Tio ĉi estas mia unua sperto en fotado per papera fotilo, kiu nomiĝas Dirkon.



Vi povas elŝuti skemon, printi ĝin kaj glui vian propran nekutiman fotilon!
Mi esperis fari pli belaj bildoj, tamen... estas io mirinda en tiuj ĉi strangaj kaj mistikaj fotoj (klaku por grandigi):





понедельник, 6 сентября 2010 г.

Kajta esenco

Mi lanĉas kajtojn. Bonege teni sovietunian bobenon da fadenoj, trikita al ĉielo per ŝkota nodo. Kajtoj konstruatas el la plej banalaj kaj eĉ vulgaraj materialoj: baĉoj estas rubaj, papero - tualeta... Tamen kiam ĉio ĉi ekflugas, animo ĝojas.

Certe, kajtoj grandiĝis rapide. Tuj aperis dumetra senskeleta "pterodaktilo", ŝiranta ŝnuro post ŝnuro. Tuj volis mi tranaĝi Volga rivero sub ĝi.

Tradicie, kajtojn post la flugo oni devas liberiĝi. Strange - tiuj ĉi kreaĵoj flugas nur dum vi forte tenas ĝin. Liberigu - ĝi tuj perdas sian esenco kaj - malalten!